Aladár Scherffel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Scherffel
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de februaro 1865(nun 1865-02-18)
en Hungario Igló (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio)
Morto la 1-an de junio 1939
en Hungario Tihany (Hungario)
Familio
Patro Vilmos Aurél Scherffel
Okupo
Okupo botanikistomikrobiologo
vdr

Aladár Scherffel [ŝerfel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherffel Aladár estis hungara biologo, botanikisto, limnologo, algologo, profesoro, bibliotekisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1927). Lia patro estis Aladár Scherffel.

Aladár Scherffel [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1865 en Hungara reĝlando en Igló (nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio). Li mortis la 1-an de junio 1939 en Tihany.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Scherffel frekventis universitatojn en Budapeŝto, Graz kaj Innsbruck. En 1922 li ekinstruis en universitato en Szeged, en 1932 li ricevis la rangon titulara eksterordinara profesoro. Ekde 1928 ĝismorte li laboris en biologia instituto de Tihany, kie li estis ankaŭ bibliotekisto. Li okupiĝis precipe pri fungoj kaj algoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beitrag zur Kenntniss der Chrysomonadinen (1911)
  • Endophytische Phycomyceten-Parasiten der Bacillariaceen (1925)
  • Zur Sexualität der Chytridineen (1925)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.