Alajos Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Kováts
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1898 (1898-07-04)
en Székesfehérvár
Morto 14-an de julio 1967 (1967-07-14) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo struktura inĝeniero
vdr

Alajos Kováts [alajos kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Alajos estis hungara inĝeniero.

Alajos Kováts [1] naskiĝis la 4-an de julio 1898 en Székesfehérvár. Li mortis la 14-an de julio 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Kováts akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1922. Post siaj studoj li projektis vojojn kaj pontojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Berettyóújfalu. Lia unua signifa projekto estis ponto de Dunaföldvár (1928–1931), poste li laboris en la ministerio. Lia grava projekto estis fervojo inter Szeretfalva-Déda, kiu faris fervojan ligon inter 2 landpartoj, kiuj ĵus estis redonitaj al Hungario. Dum la nazia erao li estis forigita el la laborejo. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruoj de detruitaj pontoj. En 1960 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1948.

Fontoj[redakti | redakti fonton]