Alajuela Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alajuela Lago,[1] kaj en hispana lago Alajuelalago Alhajuela ambaŭ kun prononco [alaĥŭEla] kaj signifo juveleto, estas artefarita lago ĉe la rivero Chagres kreita de la akvobaraĵo Madden rilata kun la Panama kanalo. La lago Alajuela utilas kiel akvorezervejo por la kanalo, kiu troviĝas sudokcidente de la lago.[2] La riveroj Chagres, Pequení, Boquerón, Salamanca, La Puente, Indio, Piedras, San Cristóbal kaj Escandaloso fluas ene de la lagon. La riveroj de la lago Alajuela kontribuas je 45 % el la totala akvo de la kanalo.[3]

Komence de decembro de 2010, la lago Alajuela alvenis al sia maksimuma registrita akvonivelo, kio devigis al la Panamkanala Aŭtoritato fermi la kanalon de Panamo dum 17 horoj.[2]

La akvorezervejo estis konata kiel lago Madden kiam la Zono de la Kanalo troviĝis sub administrado de Usono kaj ĝi estis renomita post la kontrolo de la teritorio revenis al la suvereneco de Panamo.[2]

Alajuela estas la nomo de provinco de la najbara respubliko Kostariko.

09° 14′ 44″ N 79° 34′ 41″ O / 9.24556 °N, 79.57806 °O / 9.24556; 79.57806 (mapo)Koordinatoj: 09° 14′ 44″ N 79° 34′ 41″ O / 9.24556 °N, 79.57806 °O / 9.24556; 79.57806 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://mapcarta.com/19775560
  2. 2,0 2,1 2,2 http://earthobservatory.nasa.gov/IOTD/view.php?id=48025
  3. Fundación Parque Nacional Chagres Parque Nacional Chagres: Hidrología. Arkivita el la originalo je 2012-05-09. Alirita 28a de julio 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]