Albert Berzeviczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert Berzeviczy [berzevici], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Berzeviczy Albert estis hungara juristo, profesoro, politikisto (eĉ ministro), historiisto, esteto, prezidanto de Hungara Scienca Akademio, prezidanto de la hungara parlamento, prezidanto de Societo Kisfaludy, prezidanto de Hungara Olimpika Komitato.

Albert Berzeviczy

Albert Berzeviczy [1] naskiĝis la 7-an de junio 1853 en Hungara reĝlando, en vilaĝo Berzevice (nuntempa Brezovica (distrikto Sabinov). Li mortis la 22-an de marto 1936 en Budapeŝto.

Biografio

Albert Berzeviczy frekventis universitatojn en Kassa kaj Budapeŝto. Li iĝis juristo en 1877. Li komencis sian juran karieron en Supra Hungarujo, kie li instruis juron. Inter 1895-1898 li estis vicprezidanto de la parlamento, inter 1903-1905 ministro pri religio kaj edukado, fine en 1910 li estis prezidanto de la parlamento. Inter 1923-1936 li plenumis oficon de prezidanto de Societo Kisfaludy. Li ricevis premion en 1930.

Verkaro (elekto)

  • A középső Felvidék szerepe tudományosságunk történetében (Rolo de meza Supra Hungarujo en historio de nia scienco) 1901
  • A cinquecento festészete és szobrászata (Pentroarto kaj skulptoarto de la "cinquecento") 1906
  • Beatrix királyné (Beatrico de Aragono) 1908

Fontoj