Albert Huet (Transilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albert Huet

Albert HUET (aŭ Albrecht HUET), naskita en 1537 en Sibiu, mortinta samloke la 23-an de aprilo 1607, estis reĝa konsilisto kaj juĝisto en Sibiu.

Li estis filo de la saksa grafo Georg Huet kaj de Barbara Armbruster.

Je la 10-a de junio 1591 li faris paroladon en Alba Iulia antaŭ la hungara princo Sigmundo Báthori, por pledi, ke la saksoj en Transilvanio estas ne "nur gastoj" (latine: hospites), sed "civitanoj" (civites)[1]. Per tio li argumentis kontraŭ la tiama koncepto, ke ekzistas nur nobeloj kaj subuloj, ĉar inter la saksoj ne ekzistis nobeleco.

Unu el la tri centraj placoj de Sibiu portas lian nomon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Siebenbürger Sachsen – ein Rechtsproblem, Harald Zimmermann, Siebenbürgische Zeitung, 2003-01-13 (germane)