Alberto el Halberstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo por Alberto, ĉe la kirko de Jechaburg

Alberto el Halberstadt (germane: Albrecht von Halberstadt; naskiĝinta ĉ. 1180 en Halberstadt, mortinta post 1251 en Sondershausen-Jechaburg) estis germana pedagogo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Certas ke Albrecht estis lernejestro (scholasticus) ĉe la prepostejo de Jechaburg en la jaroj 1217, 1231 kaj 1251. Inter liaj taskoj estis ankaŭ la prizorgo de arkivo kaj muziko. Malgraŭ senpera aparteneco al la majenca ĉefepiskopo suverenis inter 1195 kaj 1210 preposto kiu paralele respondecis pri Halberstadt. Disde Halberstadt la preposto venigis Albrecht, ĉ. en 1207.

Laŭ propraj asertoj tiu ĉi viro komencis la rimtradukon de Metamorfozoj en 1210. Post kiam Jechaburg iĝis en 1213 turingia, ekinteresiĝis pri la verkumado landgrafo Hermano la 1-a († 1217); al Hermano estis dediĉita la verko, kiu sekve devis estiĝi inter 1210 kaj 1217.

Graveco tradukista[redakti | redakti fonton]

Temas pri la unua rekte el antikvaj fontoj (ne tra franclingvaj tradukoj) farita traduko de aĵo de romia antikvo. Originante el Malsupra Saksio, Alberto penis verki en mezgermana literatura lingvo. De la orginalo nur 432 versoj konserviĝis dume la reston oni konas nur pere de prilaboraĵo de Jörg Wickram el la 1545, sub influo de pli malfajna alzaca lingvo.

Albrecht ja klopodis traduki laŭvorte respektante la ŝanĝiĝantan vivsituacion de la legantaro: tiel kelkaj fremdaj moroj, kostumoj, aferoj, nomoj estis anstataŭigitaj per lokaj el la 13-a jarcento. Sekve alinomiĝis la mitologiaj satirusoj, faŭnoj, najadoj, nimfoj kaj gigantoj je malfruĝermanaj waltmennel, getwerge, elbinnen, veien, waltfrouwen, wazzerfrouwen, riesen. Ĝenerale enverke gravis la germanuja arbaro. La sprita kaj eleganta rakontado de Ovidio iĝis interpretema, pompa babilado; tamen ĝi gravis pro la rekta tradukiteco el la latina lingvo kaj ĝenerale pro respekto antaŭ la longeco de 21722 versoj. Restis ĝi lerneja poeziaĵo kaj atestilo de mezepoka legado de klasikuloj. Efikis gi ne je kavaliraj rondoj nek ĉe literaturemuloj, ĉefe pro ke mankis logika intrigosinsekvo tra la tuta verko kaj centra heroo kio gravus laŭ la tiamaj literaturkonsumaj modoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Rosenfeld, Hellmut: "Albrecht von Halberstadt". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 177-178 (tie ĉi interrete)