Albrecht Georg Walch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la pedagogo Walch

Albrecht Georg WALCH (naskiĝinta la 2-an de junio 1736 en Schleusingen, mortinta la 5-an de januaro 1822 samloke) estis germana pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de lernejestro li frekventis la gimnazion en Schleusingen antaŭ ekstudado ĉe la universitato de Jena. En 1761 li magistriĝis kaj fariĝis samjare tria instruisto gimnazia en Schleusingen. En 1764 li karieris vicrektoraden kaj en 1769 li tie eklernejestris kaj iĝis profesoro pri filozofio kaj matematiko. Li enkondukis je Schleusingen natursciencan instruadon kaj modernajn lingvojn donaconte al la biblioteko ne tute du mil da privataj libroj.[1].

Albrecht Georg Walch edzigis Marianna Augusta Hauswaldt[2]. Idojn ili ne havis.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Walch publikigis pedagogiajn skribaĵojn kaj priskribis fundamente la historion de la gimnazio de Schleusingen kaj de la responsa inspektado. Li publikigis ankaŭ diversajn eseojn en la jaroj 1802 kaj 1804 en la manlibro Herzoglich-Sachsen-Coburg-Meiningischen gemeinnützigem Taschenbuch.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la kvindekjara jubileo rektoreca li ricevis en julio 1819 fare de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a la kavaliran krucon de Roter Adlerorden (3-a klaso); fare de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 1-a estis aljuĝita al li la granda ora meritmedalo.

Skribaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Albrecht Georg Walch. Ĉe: Allgemeine Literaturzeitung vom Jahr 1822, unua volumo. Halle kaj Leipzig 1822, p. 511-512
  • Albrecht Georg Walch. Ĉe: Das gelehrte Teutschland oder Lexikon der jetzt lebenden teutschen Schriftsteller, Band 8. Lemgo 1800, p. 310-311

Eksteraj ligilo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Einzelobjektansicht". Arkivita el la originalo je 2019-08-27. Alirita 2024-02-23.
  2. genealogia esploroj