Alconera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alconera
Alconera-Badajoz 03.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06393 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 750  (2022) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo)38.3972763-6.476699Koordinatoj: 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 516 m [+]
Areo 32,7 km² (3 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Alconera

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alconera [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alconera [alkonEra] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. AlconeraHalconera signifas en la hispana "falkejo".

La loĝantoj nomiĝas Alcotrosos. La censita populacio en 2007 estis de 735 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alconera estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 516 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,7 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia agado estas la agrikulturo krom la elfosado de natura ŝtono, ĉefe granito. Antikve oni dediĉis sin ankaŭ al la elfosado kaj prilaborado de marmoro.

Parto de la ekonomio baziĝas ankaŭ sur nova fabriko de cemento kiu, ege poluas kaj ne helpis la disvolvigon de la vilaĝo, ĉar oferas malmulte da laborlokoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La patrono de la vilaĝo estas Sankta Petro de Verono, kies feston oni celebras la 29a de aprilo.