Aldea del Cano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldea del Cano (Domaro de la Blankharulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis de 742 loĝantoj.

Situo

Aldea del Cano estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez kaj sude de la provinco de Cáceres, je altitudo de 390 m; je 22 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 38 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 28,69 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Ĝi estas tre bone ligata per aŭtoŝoseo el Mérida al Cáceres kaj tuje per proksime konstruota flughaveno.

Historio

Estas romiaj restaĵoj kiu sugestas fondon de prasetlejo pro trapaso de la tiama vojo Vía de la Plata el nordo al sudo de la lando. Estas proksimaj kasteloj en direkto al Cáceres.

Demografio

La jena tabelo montras la datumojn de la Nacia Instituto pri Statistiko Instituto Nacional de Estadística español pri la demografia evoluo de Aldea del Cano inter 1996 kaj 2007.

Demografia evoluo de Aldea del Cano
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
762 760 777 801 785 772 737 742 742 744 743