Aldeadávila de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeadávila de la Ribera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37250 • 37251 • 37253
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 131  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 6° 37′ U (mapo)41.218452777778-6.6199055555556 [+]
Alto 687 m [+]
Areo 46,16 km² (4 616 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeadávila de la Ribera (Provinco Salamanko)
Aldeadávila de la Ribera (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Aldeadávila de la Ribera
Aldeadávila de la Ribera (Hispanio)
Aldeadávila de la Ribera (Hispanio)
DEC
Situo de Aldeadávila de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeadávila de la Ribera [+]
vdr

Aldeadávila de la Ribera estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero. Aldeadávila de la Ribera estas tradukebla etimologie al Domaro de Ávila de la Riverbordo. La Akvobaraĵo de Aldeadávila estis konstruita je 7 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Natura Parko Arribes del Duero vidita el rigardejo de la Akvobaraĵo de Aldeadávila.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeadávila, Corporario kaj Salto de Aldeadávila, okupas totalan areon de 46,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 258 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj post la konstruado de akvobaraĵoj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun Portugalio kaj distas 100 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Precize kun loĝlokoj Bruçó kaj Vilarinho dos Galegos (Portugalio), Pereña de la Ribera, Salto de Aldeadávila, Masueco, Mieza kaj La Zarza de Pumareda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La Akvobaraĵo de Aldeadávila.

En 1956 ĝis 1963 oni konstruis la Akvobaraĵon de Aldeadávila kaj apudan domaron por loĝigi provizore la laboristojn. La 17an de Novembro 1962 la elektra centralo ekfunkciiĝis kaj la 30an de Decembro 1963 ekfunkciiĝis plenpotence. Tiam ĝi estis la plej granda elektrocentralo siatipe en Okcidenta Eŭropo kaj ĝia ekfunkciiĝo duobligis la totalan produktadon de la entrepreno Iberduero.[1] La inaŭgura ceremonio okazis la 17an de Oktobro 1964, kun partopreno de la diktatoroj Francisco Franco, de Hispanio, kaj António de Oliveira Salazar, de Portugalio.[2]

En 1965 oni filmis ĉe la Akvobaraĵo de Aldeadávila la finan scenon de la filmo «Doctor Zhivago», kaj dum kelkaj tagoj de la somero 1972 oni filmis same ĉe kaj ene de la Akvobaraĵo de Aldeadávila la finan scenon de la mezfilmo «La cabina» (LA telefonbudo), reĝisorita de Antonio Mercero, kaj rolulita de la aktoro José Luis López Vázquez.[3][4]​ En 2018 oni filmis ankaŭ scenojn por la usona filmo Terminator: Dark Fate.

En Aprilo 1987 oni planis konstrui stokejon de atomrubaĵoj ĉe la centralo. La lokanoj tumulte protestis per kidnapo kaj eksplodoj kaj la projekto estis nuligita.[5][6][7][8][9]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Domaro Salto de Aldeadávila.

La tradiciaj agrikulturo (vitoj kaj vino, olivoj) kaj brutobredado ne dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Akvobaraĵo de Aldeadávila kaj domaro Salto.
  • Preĝejo Sankta Savinto.
  • Konvento de La Verde.
  • Distrejoj, rigardejoj al la Natura Parko.
  • Etnologia muzeo de Las Majadas Arribeñas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iberduero, eld. (1987). Aldeadávila. Arkivita el la originalo la 23an de Februaro 2014. Konsultita la 21an de Januaro 2022.
  2. «Hoy, en Aldeadávila». ABC. 1964. Konsultita la 21an de Januaro 2022.
  3. «La cabina». Youtube. «Desde el minuto 3:30 hasta el 5:30 se ve cómo es llevado por la carretera de acceso a la presa de Aldeadávila hasta llegar a los túneles por los que se entra a la central. A partir de ahí se sucede la acción dentro de la central».
  4. «La mitad invisible - La Cabina- Mercero». RTVE. 2011. Konsultita la 21an de Januaro 2022.
  5. Lola Galán La Policía libera de su retencion al vicepresidente de la Diputación de Salamanca El País 3a de Aprilo 1987, alirita la 3an de Julio 2020, issn = 1134-6582
  6. Daniel Hernández Barreña Ipes Editorial Maluma, S.L. 2019, alirita la 7an de Julio 2020, ISBN = 978-84-949658-4-5
  7. Las protestas por el laboratorio nuclear de Aldeadávila alteran las listas del PSOE EL PAÍS, 1987, alirita la 4an de Novembro 2013
  8. Se investigan responsabilidades en el secuestro del vicepresidente de la Diputación salmantina EL PAÍS, 1987, alirita la 23an de Decembro 2012.
  9. Júbilo en Aldeadávila y Portugal tras la renuncia a la construcción del laboratorio de residuos nucleares El País 17a de Oktobro 1987, alirita la 3an de Julio 2020, ISSN = 1134-6582