Aldeanueva de Figueroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeanueva de Figueroa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37429
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 5° 31′ U (mapo)41.147777777778-5.5247222222222Koordinatoj: 41° 9′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 865 m [+]
Areo 55,64 km² (5 564 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva de Figueroa (Provinco Salamanko)
Aldeanueva de Figueroa (Provinco Salamanko)
DEC
Aldeanueva de Figueroa
Aldeanueva de Figueroa
Situo de Aldeanueva de Figueroa
Aldeanueva de Figueroa (Hispanio)
Aldeanueva de Figueroa (Hispanio)
DEC
Aldeanueva de Figueroa
Aldeanueva de Figueroa
Situo de Aldeanueva de Figueroa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de Figueroa [+]
vdr

Aldeanueva de Figueroa estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Aldeanueva de Figueroa estas tradukebla etimologie al Nova Domaro de Figueroa (familinomo etimologie ligita al figarbo kies folioj videblas en la dekstra duono de la blazono).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeanueva de Figueroa kaj la senhomejoj Cabeza Barajas, Lagunas Rubias kaj Taragudo, okupas totalan areon de 55,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 263 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Villamor de los Escuderos (Zamora), Fuentesaúco (Zamora), Villaescusa (Zamora), Topas, Tardáguila, Parada de Rubiales, Arcediano, La Vellés, Pajares de la Laguna kaj La Orbada. Ĝi distas 24 aŭ 32 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, depende de la ŝoseo.

Ĝi fondiĝis komence de la 14-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas ruino de mezepoka kastelo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]