Aleksej Ĵihalkoviĉ
| Aleksej Ĵihalkoviĉ | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de aprilo 1996 (30-jaraĝa) en Minsko |
| Lingvoj | belorusa |
| Ŝtataneco | Belorusio |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto |
Alaksiej aŭ Aleksej Ĵihalkoviĉ (beloruse Аляксей Аляксандравіч Жыгалковіч, ruse Алексей Жигалкович, naskiĝis la 18-an de aprilo 1996 en Minsko) estas belorusia infana kantisto, venkinto de la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 en aĝo de 11 jaroj.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 2005 li kantis la belorusan kanton „Lo zio Bé” (Onklo Bé) en la 48-a Internacia Festivalo de Infana Kanto Zecchino d’Oro. La verko gajnis premion Arĝenta Zekino (Zecchino d'Argento) por la plej bona eksterlanda kanto.

Li partoprenis la 5-an Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson gajnante per ruslingva kanto С друзьями ("S druz'jami", Kun amikoj) - li akiris 137 poentojn kaj estis la dua partoprenanto de Belorusio, kiu gajnis la infanan Eŭrovido-Kantokonkurson. Laŭ siatempaj gazetaraj artikoloj, li mem verkis la kanton, kio signifas ke li en la familio kreskis flue parolante la rusan[1]

