Alessandro Algardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Algardi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1595 (1595-07-31)
en Bolonjo
Morto 10-an de junio 1654 (1654-06-10) (58-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr

Alessandro ALGARDI (Bolonjo, 31a de julio 1595 - Romo, 10a de junio 1654) estis itala skulptisto de la malfrua baroko, aktiva preskaŭ nur en Romo, kie dum la lastaj jardekoj de sia vivo, estis la ĉefa rivalo de Gian Lorenzo Bernini.

Kiam li estis 20-jaraĝa, en 1608, li eniris al la servo de Fernando la 1-a Gonzaga, duko de Mantovo, kiu komencis mendi al li artaĵojn; li laboris ankaŭ por la lokaj juvelistoj por figuraj desegnoj. Post mallonga tempoperiodo en Venecio, li translokiĝis al Romo en 1625, kun rekomendo de la duko de Mantovo al la nevo de la papo Gregorio la 15-a, nome Ludoviko, kardinalo Ludovisi, kiu dungis lin dum ia tempo en la restaŭrado de antikvaj statuoj. Tiuj restaŭritaj statuoj ankoraŭ formas la kernon de la Kolekto Bonacorsi-Ludovisi en la Palaco Altemps. La restaŭrado de skulptaĵoj estis kutima laboro eĉ por la plej elstaraj skulptistoj de la epoko, inkluzive de Bernini kaj Ercole Ferrata.

La forpelo de Atilo fare de la papo Sankta Leono, Baziliko Sankta Petro.

Li faris poste la tombon de la papo Leono la 11-a (1640-1644), imitante tiun de la papo Urbano la 8-a fare de Bernini (1627-8). Li estis ankaŭ aŭtoro de la fama reliefo La forpelo de Atilo, majstroverko de la Baroko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jennifer Montagu (1985). Yale University Press, ed. Alessandro Algardi. ISBN 0-300-03173-4.
  • Bruce Boucher (1998). Thames & Hudson, World of Art, ed. Italian Baroque Sculpture.