Alevoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alevoj de Turkio

La alevoj (turke „Alevi“, el la araba lingvo (علويو تركيا) por "adeptoj de Alijo" (Ali ibn Abi Talib), en la zazaa lingvo: Elewi) estas religia komunumo ekestinta el la ŝijaisma islamo.

Aparta eco de la aleva kredaro estas la ampleksa adoro de Ali ibn Abi Talib (kio videblas en la noma origino) respektive de la ankaŭ en la Ŝijaismo adorataj 12 imamoj, kiuj – krom la 12-a – ĉiuj estis murditaj – la 12-a laŭ la kredo sekrete pluvivus ĝis la reveno. Pro tiu paraleleco la alevoj kunkalkuliĝas inter la ŝijaanoj. Tamen ekzistas gravaj diferencoj al la instruoj de la Ŝijaismo praktikita ekzemple en Irano, aparte en teologiaj konceptoj pri dio kaj kredo, kaj en la praktikado de la kredo. Ankaŭ ene de la alevismo ekzistas diferencoj, aparte laŭ la lingva respektive etna deveno de la kredantoj. Aparte multaj alevoj ekzistas en iuj partoj de Turkio, kaj pro la la amasa elmigro de turkoj al Germanio kaj apudaj landoj dum la 2-a duono de la 20-a jarcento ankaŭ tie ekestis fortaj alevaj komunumoj.

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri Alavitoj, kiuj ankaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas kun la Alevoj

Eksteraj ligiloj

greke artikolo "alevitoj – la forgesita parto de islamo" (en la germana) greke artikolo "alevitoj estas izoligitaj kiel malplimulto" (en la angla) greke paĝoj de la alevita komunumo ATAG en Germanio (en la germana) greke paĝoj pri la esploro de la alevita kredo (en la turka)

Ŝablono:Ĝermo-religio