Saltu al enhavo

Alfbach (Prüm)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfbach
rivereto
Bazaj informoj
Situo Ejfelo, Rejnlando-Palatinato,

Germanujo

Rivera reto Rejno
Longeco 22,254 km
Fluo
Fonto nordoriente de Buchet
- Alteco super marnivelo 631 m
- Koordinatoj 50° 15′ 51″ N, 6° 21′ 31″ O (mapo)50.2641666666676.3586111111111
Enfluejo okcidente de Pronsfeld ein la riveron Prüm
- Alteco 365 m
- Koordinatoj 50° 9′ 31″ N, 6° 19′ 58″ O (mapo)50.1586111111116.3327777777778
Geografio
Trairataj urbetoj Bad Neuenahr-Ahrweiler kun la urbopartoj Gimmigen und Heppingen
Trairataj komunumoj Buchet, Bleialf, Pronsfeld
Map
Alfbach
vdr

La rivereto Alfbach estas 22,3 km longa, orografie dekstra alfluanto de la rivereto Prüm en la rejnland-palatinata distrikto Bitburg-Prüm (Germanujo).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Alfbach fontas en la Schneifel sur alteco de 631 m. La fonto situas ĉe la norda deklivo de la monto Schwarzer Mann (alteco 697,8 m) ĉirkaŭ tri kilometroj nordoriente de Halenfeld sur la teritorio de la komunumo Buchet.

La rivereto unue fluas en sudokcidenta direkto al Halenfeld, tie ĝin alfluas ĝia ĉefa alfluanto, nome la rivereto Donsbach, turnas sin al sudo ĝis Buchet, por poste daŭrigi sian vojon al sudoriento tra Bleialf. Apud Großlangenfeld ĝi denove ŝanĝas sian direkton al la sudo kaj subfluas apud la muelejo “Hauscheider Mühle” la A60. Poste la rivereto daŭrigas sian vojon al sudoriento. Poste la Alfbach enbuŝiĝas okcidente de Pronsfeld sur alteco de 365 m venanta de nordo en la rivereton Prüm.

Akvokolekta areo

[redakti | redakti fonton]

La Alfbach deakvigas areon de 55,693 km² trans Prüm, Sauer, Mozelo kaj Rejno al la Norda Maro.

Alfluantoj

[redakti | redakti fonton]
  • „Mombach“ maldekstre, nordoriente de Halenfeld
  • „Steinbach“ maldekstre apud Niederlascheid
  • „Üchenbach“ maldekstre, sude de Bleialf
  • „Eisbach“ maldekstre, okcidente de Brandscheid
  • „Vierenbach“ maldekstre oriente de Habscheid
  • „Schinnbach“ maldekstre, oriente de Habscheid
  • „Schwarzbach“ maldekstre , sudoriente de Habscheid
  • „Donsbach“ dekstre, en Halenfeld
  • „Dürenbach“ dekstre, en Bleialf
  • „Sonnenbach“ dekstre sude de Bleialf
  • „Waleschbach“ rechts sudokcidente de Bleialf
  • „Lautersbach“ dekstre
  • „Katzenbach“ dekstre, apud Großlangenfeld
  • „Tunenbach“ dekstre, nordoriente de Habscheid
  • „Hollbach“ dekstre, nordoriente de Habscheid
  • „Paulsgraben“ dekstre, oriente de Habscheid
  • „Waldgraben“ dekstre, oriente de Habscheid
  • „Bosborn“ dekstre, sudoriente de Habscheid