Alfréd Deésy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Deésy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1877 (1877-09-22)
en Dej
Morto 18-an de julio 1961 (1961-07-18) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoro • filmaktoro • scenaristo
vdr

DEÉSY Alfréd [de'ĵi], estis hungara aktoro kaj filmreĝisoro. Li naskiĝis en 22-an de septembro 1877 en Deĵo kaj mortis la 19-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Deésy en la fino de la 1890-aj jaroj estis aktoro en Koloĵvaro, Nagyvárad kaj Debrecen, poste en Budapeŝto en la Teatro Városligeti kaj Budai Színkör. En 1909 oni prezentis en Nagyvárad lian muzikteatraĵon. En 1911 li malfermis en Debrecen filmteatron sub nomo Apollo, kies li estis gvidanto longdaŭre. Ekde 1912 li ludis filmrolojn. En 1916 kune kun aliaj fondis la filmfabrikon Star, kies li iĝis ĉefreĝisoro. En 1920 li estigis memstaran entreprenon, sed fiaskis. Mallongtempe li reĝisoris en filmfabriko Orion, poste li trairis Vienon, kie li reĝisoris interalie la filmon pri la procezo de Sacco kaj Vanzetti (1927), kies projekciadon oni ne permesis en Hungarujo. Ekde 1931 li denove laboris en Budapeŝto. Post 1945 li ludis kiel aktoro en epizodroloj. Li reĝisoris proksimume 90 da filmoj, el kiu de pluraj li verkis ankaŭ la scenarlibrojn.

Scenarlibroj kaj reĝisoraĵoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Raszkolnyikov (1916);
  • Éjjeli menedékhely (1917);
  • Éva (1919);
  • Petőfi (1922);
  • Nem élhetek muzsikaszó nélkül (1935);
  • Futóhomok (1943).

Filmroloj[redakti | redakti fonton]

  • Mágnás Miska (1948);
  • Úri muri (1949);
  • Semmelweis (1952);
  • Gábor diák (1955);
  • Szegény gazdagok (1959);
  • Légy jó mindhalálig (1960).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
  • Magyar Szinházművészeti Lexikon[1]