Alfréd Márkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Márkus
Persona informo
Naskonomo Márkus Alfréd
Naskiĝo la  14-an de februaro 1883(nun 1883-02-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 30-an de oktobro 1946
en Usono Novjorko (Usono)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Alfréd Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Alfréd, eksterlande Fred Markush estis hungara komponisto, dirigento, helpekzercisto.

Alfréd Márkus [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 1946 en Novjorko (Usono) (aliaj fontoj mencias malsamajn datenojn!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Márkus frekventis komercan akademion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en la Muzikakademio. Ekde 1912 li havis helpekzercistan postenon en teatro en la ĉefurbo, poste province. En 1915 li edziĝis. Baldaŭ li estis muzika teatrestro de Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1940 kaj 1944 li estis dirigento de la juda teatro pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1946 li vojaĝis al muzika kongreso en Novjorko, kie li mortis. Liaj ŝlagroj, filmaj muzikoj kaj operetoj havis vastan konatecon.

Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Sonĝoaŭto (la ĉefa filma melodio)
  • Oly jól csúszik ez a banánhéj
  • Az én babám egy fekete nő

Elektitaj teatraĵoj, kie li komponis la muzikojn[redakti | redakti fonton]

  • Marci (muzika komedio, 1916)
  • Férjhez megy a feleségem (muzika komedio, 1921)
  • A csúnya lány (muzika komedio, 1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]