Algovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Algovio, germane Allgäu, estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj la Eta Valservalo (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, montherbejo kaj dd mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.

Ĝenerale

En la Algovio loĝas pli ol 500'000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas. Oni disigas la Algovion (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:

Komonumoj en la Algovio

Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isny en Algovio - Kaufbeuren - Kempten en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.

Riveroj kaj lagoj

La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argen [argen] (Supra Argen, Suba Argen), en la mezo la rivero Iller [iller], mezoriente la rivero Wertach [vertaĥ], kio fluas en Aŭgsburgo en la riveron Lech [leĥ], kio estas pli/malpli la orienta limrivero de la Algovio. La plej grandaj lagoj en la Algovio estas la Lago Forggensee kaj la Lago Grosser Alpsee.

Montoj

La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:

Großer Krottenkopf – 2.657 m (.at) Hohes Licht – 2.651 m (.at) Hochfrottspitze – 2.649 m (.de) Mädelegabel – 2.645 m (.de) Urbeleskarspitze – 2.632 m (.at) Steinschartenspitze – 2.615 m (.at, hajlbrona vojo) Bockkarkopf – 2.609 m (.de, hajlbrona vojo) Marchspitze – 2.609 m (.at) Bretterspitze – 2.608 m (.at) Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)