Alice et Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice et Martin
filmo
Originala titolo Alice et Martin
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1998, 21 jan. 1999
Ĝenro filma dramo
Kameraado Caroline Champetier
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Olivier Assayas • Gilles Taurand • André Téchiné
Filmita en Pasteur
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Juliette Binoche • Mathieu Amalric • Carmen Maura • Alexis Loret • Jean-Pierre Lorit • Christiane Ludot • Marthe Villalonga • Pierre Maguelon • Roschdy Zem • Thierry Obadia • Franck de Lapersonne
IMDb
vdr

Alice et Martin (Alice kaj Martin) estas franca filmo, nome psikologia dramo de 1998, reĝisorita de André Téchiné. En ĝi stelulas Juliette Binoche kaj Alexis Loret. Ĝi estas la dua kunlaboraĵo de Téchiné kun Binoche post la filmo de 1985 nome Rendez-vous. La intrigo sekvas la du titolrolulojn, nome Martin, vira manekeno, kaj Alice, violonisto kiu suferas malfacilaĵojn. Ili amafero komplikiĝas kiam la malhela pasinteco de Martin ekobsedas lin.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Estante dekjaraĝa, Martin vivas en Cahors kun Jeanine, sia patrino harfrizistino kaj ŝia koramiko taksiisto, Said. Martin estas la ekstergeedza filo de sukcesa negocisto, Victor Sauvagnac. Kontraŭ la deziroj de la infano, lia patrino sendas Martin loĝi kun lia patro, kiun li ĝis tiam ne konas. Victor estas edzo kaj havas tri filojn pli aĝaj ol Martin. La translokiĝo ne estas feliĉa kaj tuj Martin troviĝas en konflikto kun sia malvarma patro.

Dek jarojn poste, ĝuste post sia 20a datreveno, Martin elhejmiĝas post la morto de sia patro. Li malaperas vaganta tra la kamparo kaj klopodas malsukcese por dronado. Martin aperas post kelkaj semajnoj ĉe sia duonfrato Benjamin en Parizo. Benjamin estas nesukcesa aktoro kiu kunloĝas kun sia plej bona amikino Alice, violonisto de lokal kvinteto specializita en tango. Pli komunikema ol sia juna frato, Benjamin, samseksemulo, Martin sentas platonan rilaton al Alice. Martin sukcesas kiel manekeno, dum Alice estas nervoza kaj rompiĝema, suferante privatan doloron pro la tragedia morto kiam ŝi estis knabino de ŝia talenta fratino. Dekomece Alice estas malvarma rilate al Martin, kaj ne plaĉas al ŝi lia melankolia sinteno. Tamen, li obsediĝas je ŝi kaj sekrete eksekvas ŝin. Alice malkovras tion kaj frontas lin. Ŝi iĝas laŭgrade kaptita per liaj atentoj, kaj ambaŭ ekpasias en amafero.

Lasante Benjamin malantaŭe, Alice akompanas Martin al Granada, Hispanio, al manekena laboro. Ilia feliĉo mallongas. Dum la vojaĝo, la konduto de Martin maltrankviliĝas kaj li iĝas pli kaj pli mem-obseda. Kiam Alice malkovras, ke ŝi estas graveda, lia deprimo pluas. Martin suferas nervozan krizon kaj falas en komato. La doktoroj diagnozas, ke lia problemo estas psikosomata. Cele al restaŭro de lia sano, Alice luas kabanon ĉe la maro en la suda marbordo de Hispanio. Martin naĝas dum horoj ĉiun nokton, sed restas deprima. Li estas obsedita pro la morto de sia patro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche kiel Alice
  • Alexis Loret kiel Martin
  • Mathieu Amalric kiel Benjamin
  • Marthe Villalonga kiel Lucie Sauvagnac
  • Pierre Maguelon kiel Victor Sauvagnac
  • Carmen Maura kiel Jeanine
  • Jean-Pierre Lorit kiel Frédéric Sauvagnac
  • Erik Kreikenmayer kiel François Sauvagnac
  • Franck de la Personne kiel ekzamenisto
  • Jeremy Kreikenmayer kiel Martin infano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alice and Martin en la angla Vikipedio.