Alice ou la dernière fugue (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice ou la dernière fugue
filmo
Originala titolo Alice ou la Dernière Fugue
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1977
Ĝenro suspensa filmo, horora filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Jean Rabier
Reĝisoro(j) Claude Chabrol
Scenaro Claude Chabrol
Muziko de Pierre Jansen
Rolantoj Sylvia Kristel • Charles Vanel • André Dussollier • Bernard Rousselet • Fernand Ledoux • François Perrot • Jean Carmet • Jean Cherlian • Noël Simsolo • Thomas Chabrol
IMDb
vdr

Alice ou la dernière fugue (Alice aŭ la lasta fuĝo) estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1977.

Temo[redakti | redakti fonton]

Alice ĵus ekkonsciis, ke ŝi ne plu povas elporti sian edzon. Ŝi pakas sian valizon kaj sen scii kien iri, ekstiras sian aŭton. Ŝi retroviĝas dum nokto, sub pluvo, sur eta dezerta vojo, kiam subite ŝia antaŭa vitraĵo eksplodas... Antaŭ ŝi troviĝas bieno; je la ekstremo de enirvojo, granda kaj malnova domego, kie stilplena servisto, Colas, akceptas ŝin kaj enkondukas al la domestro, Sinjoro Vergennes kiu, post vespermanĝo gastigas ŝin por la nokto, eĉ promesante riparigi ŝian antaŭan vitraĵon. En sia dormoĉambro, Alice estas vekita de terura bruego. Ŝi alrapidas al la fenestro kaj sentante misteran ĉeeston en la parko, nenion vidas... Matene, ŝi malkovras, ke ŝi estas sola en la domo. Strangaj fenomenoj tiam estas okazontaj; Antaŭ ĉirkaŭa muro sen aperto, Alice renkontas ridetantan junulon, kiu rifuzas respondi al ŝiaj demandoj, poste knabon kun birdoj en kaĝo kaj pli aĝan viron, kiu atentigas ŝin: oni primokas ŝin, ŝi estas nura ludilo... Alice finfine sukcesas retrovi sian aŭton, kies antaŭa vitraĵo estas riparita. Tamen, kiu estas tiu mistera dungito en tiu benzin-stacio? Kio estas tiu restoracio kie okazas enteriga bankedo, kies partoprenantoj provas altiri Alice en frenezan bakĥanalion? Kaj tiu nokto, kiu trofruiĝas... Dum ekpluvas, Alice komprenis. Ŝi denove ekstiras la aŭton. Ŝi scias, ke iom poste, ŝia antaŭa vitraĵo eksplodos kaj ŝi retroviĝos en la bieno, kie Sinjoro Vergennes akceptos ŝin... Tamen lumo montriĝos pli timiga ol mallumo, vero pli angoriga ol mistero, ĉar trans malgranda nigra pordo, Alice renkontos sian morton...

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Sylvia Kristel: Alice Carroll
  • Charles Vanel: Henri Vergennes
  • André Dussollier: Junulo en la parko / Benzin-stacia dungito
  • Bernard Rousselet: Edzo
  • Fernand Ledoux: Maljuna kuracisto
  • Jean Carmet: Colas
  • François Perrot: 40-jara viro
  • Thomas Chabrol: 13-jara knabo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]