Alispecano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regula seppinta stelo, konate kiel Elfa steloFeina stelo estas uzata de iuj membroj de alispecana subkulturo kiel ĝia simbolo[1]

Alispecano (angle: otherkin) estas persono kiu konsideras sin kiel ne-homon,[2] ĉu laŭ korpo aŭ laŭ spirito.[3] Tiu ĉi opinio estas esprimata kiel: „Alispecano estas iu kiu havas en si mem ion ne homecan.” Alispecano ofte kredas ke li estas mitologia estulo kaj klarigas sian pensadon per reenkarniĝo, ne havado de homa animo aŭ deveno aŭ kiel simbolan metaforon.[1] Kleruloj konsideras tiun sinidentigon kiel religian ĉar ĝi estas ofte apogita per kadro de metafizikaj kredoj.[4] Ekzistas subkulturo de alispecanoj, precipe interreta.

Trajtoj

Kutime alispecanoj identigas sin kiel mitologian (ankaŭ astralan, t.e. senkorpajn) estulon,[5] aŭ kiel estulon de fantasta aŭ populara kulturo. Tio estas ekzemple anĝeloj, demonoj, elfoj, drakoj, gnomoj, eksterteruloj, feoj, homlupoj, vampiroj[6][7][8] aŭ roluloj de bildstrioj.[9] Se alispecano identigas sin kiel beston (ekzemple luponhomlupon) tiam li povas identigi sin „hombesto”.

Koncerne iliajn retajn komunumojn, alispecanoj grandparte funkcias sen formalaj aŭtoritataj strukturoj, kaj plejparte koncentriĝas al subtenado kaj provizado de informoj, ofte disiĝante en pli specifajn grupojn bazitajn sur speco.[10] Alispecanoj fojfoje renkontiĝas eksterrete sed funkcias kiel preskaŭ senescepte interreta komunumo.[10]

Iuj alispecanoj (same kiel elfoj) asertas ke ili estas alergiaj al fero (kaj aliaj ekzemplaĵoj de modernaj teĥnologioj) dum aliaj alispecanoj asertas ke entute ne esti alergia estas unu el manifestoj de vera alispecano.[7] Iuj alispecanoj asertas ke ili estas specife empatiaj kaj agordaj al naturo.[7] Iuj asertas ke ili kapablas ŝanĝi sian formon mense aŭ astrale - tio signifas ke ili sentas sian korpon en alia formo, kvankam ties formo ne ŝanĝiĝas fizike.[1][11]

La hombesta kaj vampira subkulturoj estas parencaj al la alispecana komunumo, kaj estas konsiderataj parto de ĝi de plejparto de alispecanoj. Sed ili estas kulture kaj historie apartaj, memstaraj subkulturoj, malgraŭ iuj intersekcoj de membraroj.[1]

Etimologio

La plej frua registrita uzo de la esprimo alispecano (en la angla varianto), en la kunteksto de la subkulturo, aperis en Julio 1990. La variaĵo otherkind estis uzita jam en Aprilo 1990.[1] La vorto “otherkind” estis komence kreita de la vorto “elfinkind”, por aludi pri ne-elfoj kiuj aliĝis al la elfa komunumo.[12]

Historio

Alispecana subkulturo elkreskis de elfaj retkomunumoj en mezo de 1990-a jaroj.[13]

La plej malfrua interreta informofonto pri alispecanoj estas Elfinkind Digest, la dissendolisto fondita en 1990 fare de R’ykandarem Korra’tim en Universitato de Kentukio por „elfoj kaj interesiĝantaj observantoj“.[12] Informgrupoj kiel alt.horror.werewolves[14] kaj alt.fan.dragon en Usenet, kiuj dekomence servis por ŝatantoj de tiuj ĉi estuloj enkadre de fantasto kaj hororo, en fruaj 90-a jaroj ofertis komunikeblojn ankaŭ por personoj kiuj identigis sin kiel tiuj ĉi estuloj.[1][15]

La 6-an de februaro de 1995 estis en Usenet publikigita „Manifesto de la Elfa nacio” (angle: „Elven Nation Manifesto), inkluzive grupojn alt.pagan kaj alt.magick.[16] En Usenet ĝi estis agnoskita kiel trolaĵo aŭ provo kulpigi senkulpan grupon. Tamen, sufiĉe multaj homoj kontaktis la originan aŭtoron de la mesaĝo pri elfa nacio en bona kredo por efektive krei la dissendoliston, kiun li ankaŭ menciis.[13]

Nuntempo

Nuntempa komunumo de alispecanoj elkresis de sia elfa fundamento al malfermita kaj tre aktiva komunumo konsistanta el pli ol 1900 enregistrintaj membroj nur en la adresaro de Otherkin.net.

Vekiĝo

Kiel „vekiĝo” estas priskribata la procezo kiam alispecano ekkonsciĝas pri sia nehomeca parto. Por iuj estas vekiĝo unufoja kaj tute kompletigita afero, por aliaj ĝi estas kontinua procezo kiam ĉiutempe venas io nova. Vekiĝo kutime okazas inter 12-a kaj 16-a vivjaro sed vekiĝi povas iu ajn iam ajn. Ĝi povas esti trankvila, kiam la ulo ne travivas drastajn ŝanĝojn, sed ankaŭ kun tre impeta evoluo kun influoj al fizika stato de la ulo, kaj pozitivaj kaj negativaj.

Reagoj

Eksteraj observantoj povas havi diversajn opiniojn pri alispecanoj, kiuj varias elde konsiderado de ili kiel poniroj de best-homaj rilatoj, ĝis kiel psikologie malfunkciantoj.[6] Reagoj ofte varias de nekredemo ĝis agresema antagonismo, precipe rete.[17]

Alispecanaro estis nomita unu el la plej bizaraj subkulturoj de la mondo,[18] kaj religia movado (kaj „kvazaŭ-religio”)[9], kiu „en kelkaj el siaj formoj, grande ekzistas nur en la [Interreto]“.[19] Kvankam kredo de alispecanoj devias de la difino de „religio“, ili kundividas la primaran intereson pri supernaturaj aferoj.[9] Religia klerulo Joseph P. Laycock argumentas ke la alispecana komunumo provizas ekzistecajn kaj sociajn funkciojn ofte asociigitajn kun religio.[4]

Estis ankaŭ dirite ke ili reprezentas vaste disvastigitan malkontenton pri moderna mondo, kaj ke ili prenis fean popolscion el ĝia socia kunteksto.[7]

Teorioj

Teorio de reenkarniĝo

Tiu ĉi teorio baziĝas sur orientaj ideoj pri reenkarniĝo. La teorio supozas ke se homoj povas enkarniĝi en aliajn formojn do ankaŭ aliaj estulojn povas tion fari, inkluzive estuloj kiuj ne havis korpon (astralaj estuloj). Laŭ la teorio oni povas rememori ke oni iam estis tia estulo kaj tiuj ĉi memoraĵoj miksiĝas kun onia nuntempa vivo. La teorio disiĝas al du versioj: laŭ unu estas animo nemortebla, laŭ la dua male.

Teorio de heredado

Teorio de heredado supozas ke iam en fora pasinteco sur Tero vivis ”supernaturaj” estuloj kiuj poste pariĝis kun homoj kaj sekve iliaj genoj maldensiĝadis. Laŭ tiu ĉi teorio estas nuntempaj alispecanoj nur postrestaĵoj de tiuj ĉi ”antikvaj tempoj”.[20]

Teorio de kontakto

Tiu ĉi teorio supozas ke alispecanoj fakte estas nur en kontakto kun ento, kiu ilin influas. Foje eĉ tiom grandskale ke oni ekkredas ke oni mem estas tiu ĉi ento. Tia ento povas esti fizika aŭ astrala, en eventuala paralela/alternativa universo[10] aŭ en tiu ĉi universo.

Teorio de transprenado de arketipoj

Tiu ĉi teorio supozas ke en kolektiva homara subkonscio estas informoj pri kondutado, kapabloj kaj ecoj de unuopaj estuloj. Al tiu subkonscio oni povas konekti, ĉu vole aŭ nevole, kaj aproprigi de ĝi iujn arketipojn. La akceptitan arketipon oni parte modifas por ke ĝi povu esti aplikebla por oni. Post tiu ĉi kunigo oni eksentas “ion nehomecan” en si ĉar en oni miksiĝas du arketipoj, la homa kaj la nove akceptita.

Teorio de memsugestio

Laŭ tiu ĉi teorio alispecanoj memsugestis ecojn de laŭdire enkarniĝintaj estuloj per spektado de filmoj, legado de libroj kaj ludado de ludoj de fantasta ĝenro.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (2007) A Field Guide to Otherkin. Immanion Press, p. 316. ISBN 978-1-905713-07-3.
  2. (2011) Supreme God: Body, Will, Wisdom, and Work. Dorrance Publishing Co., p. 438. ISBN 1434983668.
  3. (2004) The Psychic Vampire Codex: A Manual of Magick and Energy Work. Weiser Books, p. 304. ISBN 1578633214. “/--/ Some feel that their difference is purely spiritual, while others believe there is a genetic difference between themselves and humanity. /--/”.
  4. 4,0 4,1 Joseph P. Laycock."We Are Spirits of Another Sort": Ontological Rebellion and Religious Dimensions of the Otherkin Community.Nova Religio: The Journal of Alternative and Emergent Religions. Vol. 15, N-ro. 3 (Februaro 2012), p. 65-90. University of California Press
  5. Michelle Belanger: Vampires in Their Own Words: An Anthology of Vampire Voices Llewellyn Publications ISBN 978-0-7387-1220-8
  6. 6,0 6,1 Isaac Bonewits; Phaedra Bonewits. (2007) Real Energy: Systems, Spirits, And Substances to Heal, Change, And Grow. Career Press, p. 196–197. ISBN 1-56414-904-8.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Nick, Mamatas (2001-02-13). Elven Like Me Otherkin Come Out of the Closet (angle). Alirita 2012-03-20.
  8. Penczak, Christopher. (2007) Ascension Magick: Ritual, Myth & Healing for the New Aeon. Llewellyn Worldwide. ISBN 0-7387-1047-4.
  9. 9,0 9,1 9,2 Kirby, Danielle. (2009) “From Pulp Fiction to Revealed Text: A Study of the Role of the Text in the Otherkin Community”, Christopher Deacy; Elisabeth Arweck: Exploring Religion And The Sacred in A Media Age. Ashgate Publishing. ISBN 0-7546-6527-5.
  10. 10,0 10,1 10,2 Kirby, Danielle. (2006) “Alternative Worlds: Metaphysical questing and virtual community amongst the Otherkin”, Frances Di Lauro: Through a Glass Darkly: Collected Research. Sydney University Press. ISBN 1920898549.
  11. (2008) Shadow Magick Compendium: Exploring Darker Aspects of Magickal Spirituality (angle). Llewellyn Worldwide, p. 178. ISBN 0-7387-1318-X.
  12. 12,0 12,1 Otherkin Timeline: The Recent History of Elfin, Fae, and Animal People (angle) (PDF) (2010-07-17). Alirita 2012-01-12.
  13. 13,0 13,1 (2003) The Veil's Edge: Exploring the Boundaries of Magic. Citadel Press, p. 95. ISBN 0-8065-2352-2.
  14. (2006) The Curse of the Werewolf: Fantasy, Horror and the Beast Within. I.B. Tauris. ISBN 1845111583.
  15. (v) Werewolves. New York: Penguin Books, p. 104. ISBN 0-525-65207-8.
  16. The Elven Nation Manifesto.....everyone must read this!!!! (angle). alt.magick (1995-02-06). Alirita 2012-01-12.
  17. Th'Elf. (2006) “Otherkin”, Sebastiaan van Houten: The Vampyre Almanac 2006. Lulu. ISBN 1-4116-6084-6.
  18. Geoffrey Lancaster; Lester Massingham. (2010) Essentials of Marketing Management. Taylor & Francis. ISBN 0-415-55346-6.
  19. Dawson, Lorne L.; Hennebry, Jenna. "New Religions and The Internet: Recruiting in A New Public Space". Eseoj publikigitaj en diversaj libroj:
  20. Otherkin FAQ v 4.0.1 (2/8/01) (angle). Alirita 2012-12-19.

Literaturo

  • Anna Peachey; Mark Childs. (2011) “Ch. 4: Liminal Phases of Avatar Identity”, Reinventing Ourselves: Contemporary Concepts of Identity in Virtual Worlds. Springer. ISBN 0-85729-360-5.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Otherkin en ĉeĥa  Vikipedio kaj Otherkin en angla  Vikipedio.