Alois Meiners

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Alois MEINERS (naskiĝis en 1914, mortis la 9-an de aprilo 1993) estis germana esperantisto kiu lerninte Esperanton post sia 70-jariĝo, kreis en 1988 la FAME-fondaĵon "por stimuli internaciajn komprenilojn". Ekde 1991 FAME transdonas, komune kun la urbo Aalen, sian 3000-eŭran kulturpremion (pli frue: 10.000-markan), kiu nomiĝas Alena Esperanto-Kulturpremio.

Fidele al sia devizo "Prefere transdoni ol postlasi", Meiners malavare subtenis ankaŭ aliajn projektojn sciencajn, kulturajn, evoluhelpajn kaj junularajn. En 1992 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.

Verko[redakti | redakti fonton]

Alois Meiners tradukis en Esperanton la verkon de Wendelin Überzwerch, Ein seltsam Ding ist doch der Leib... : Homoj tiaj kaj aliaj - ankaŭ strangulo restas homo, 1989, 92 p.