Alpako
Alpako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vicugna pacos (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Dombesto
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Alpako estas animalo de la Andoj. Ĝi estas neotropika membro de la familio kameledoj (ordo Parhufuloj). Ĝia scienca nomo estas Vicugna pacos. Ĝi estas parenca al lamo, gvanako kaj vikuno.
Alpakoj pezas inter 55 kaj 50 kg kaj altas ĝis la pinto de la ŝultro 95 cm. La antaŭulo de alpako estas la sovaĝa vikuno. Ili estas bestoj tipaj de la Punao de Peruo, Bolivio kaj aliaj lokoj pli sude. Alpakoj vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj de 3.500 ĝis 5.000 metroj super la marnivelo.
El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan "alpako"[1].
Notoj
- ↑ Will Green. "Kudra kaj trika terminaro". Rickmansworth: Universala Esperanto-Asocio 1947, p. 7.
Eksteraj ligiloj
greke Artikoloj pri la industrio de alpakaj vestoj greke http://www.surifarm.de greke http://www.nydailynews.com/sports/baseball/mets/story/370266p-314976c.html greke http://www.alpacainfo.com Ŝablono:Ĝermo-mamulo