Alsópáhok
Alsópáhok | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8394 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 443 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 46′ N, 17° 10′ O (mapo)46.7606417.17352Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 18,02 km² (1 802 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alsópáhok [+] | |||
Alsópáhok [alŝOpAhok] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. Alsó signifas: suba, paro de la vilaĝo estas Felsőpáhok. Iama vilaĝo Nemesboldogasszonyfa [nemeŝboldogasonjfa] apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1330
- Poŝtkodo: 8394
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°45′38″N 17°10'25″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Alsópáhok situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Keszthely-Lendava. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 4, Balatonszentgyörgy 15, Pacsa 16, Zalaszentgrót 26, Zalakaros 28, Tapolca 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1259 en formo "Paah". Baldaŭe al tiu nomo aldoniĝis ankaŭ Hosszú [hosU] (=longa). Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo suferis multe. Ekde 1996 hotelo funkcias en Alsópáhok.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Sankta Kruco (Alsópáhok) de 1778
- romkatolika preĝejo de 1936 en Nemesboldogasszonyfa
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Alsópáhok mortis katolika pastro Ignác Vezerle.