Altlernejo Károly Róbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Altlernejo Károly Róbert [kAroj rObert], (origine hungare Károly Róbert Főiskola mallonge KRF) estis altlernejo en Gyöngyös, kie studas 13000 studentoj.

Altlernejo Károly Róbert
Pli nova konstruaĵo de Altlernejo Károly Róbert

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1334 Gyöngyös ricevis urborajton fare de Karolo la 1-a. Ekde tiam la urbanoj estimas la reĝon, tial la altlernejo prenis nomon de la reĝo.

Jam en 1871 oni iniciatis altlernejon pri vinberkulturistoj, vinkulturistoj, vitkulturistoj, kiu ne sukcesis. Tamen en 1900 lernejo por vitistoj funkciis kelkajn jarojn. En 1920 ekfunkciis agrikultura mezlernejo, kiu iĝis en 1949 agrikultura gimnazio. En 1962 oficiale establiĝis la pli supera instruado. En 1976 la lernejo iĝis parto de agrikultura altlernejo de Gödöllő. En 1989 tie okazis la unua hungara koresponda instruado, poste en 2000 la lernejo ricevis la titolon memstara fakultato. Post 3 jaroj ĝi plene memstariĝis kiel altlernejo.

En la diversaj fakultatoj krom la vinoj-vitoj oni instruas ankaŭ informadon, komercojn, financojn, turismojn, spicherbojn.

Kampuso[redakti | redakti fonton]

En 2016 la altlernejo estis integrita al Universitato Károly Eszterházy kiel kampuso.

Fontoj[redakti | redakti fonton]