Altovistakapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12.575774-70.011046

La Altovistakapelo estas rom-katolika kapelo kaj pilgrimloko sur la insulo Arubo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Altovistakapelo
Kirkobenkoj antaŭ la kapelo
Interno de la kapelo

La kapelo troviĝas je la nordorienta pinto de la insulo, proksime de la antaŭa vilaĝo Noord. La hodiaŭa konstruaĵo estas el 1952, tamen la loko mem havas multe pli longan historion, ĉar tie situis la unua kirko de Arubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originalan kirkon Saint Ann konstruis en 1750 la venezuela misiisto Domingo Antonio Silvestre el Coro. Ĝi iam gastigis la unuan rom-katolikan kirkokomunumon de la insulo.

En 1776 la komunumo malfondiĝis pro la pesto. La postvivintaj kredantoj forlasis la lokon Alto Vista. dum la sekvaj jardekoj, post la forlaso de la kirko, ĝi tiel disfalis ke nur ruino restis.

Dum la 1940-aj jaroj la aruba insruistino Francisca Henriques Lacle komencis kolekti mondonacojn, kaj post la konsento de la episkopo de Kuracao, la nova kapelo estis konstruita sur la ruino de la malnova. La formplanado estas de la angla arkitekto J. A. Hille. La statuo de la virgulino Maria estas en Nederlando farita. En la jaro 1954 pluraj arubanoj financis la statuon, kiu estas ornamita per ora krono kun gemoj. La statuo tamen baldaŭ estis detruita de nekonataj vandaloj kaj devis esti anstataŭigita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]