Saltu al enhavo

Alvastra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
eksa klostra komplekso de Alvastra

Alvastra estas loko en la grandkomunumo Ödeshög de la sveda provinco Östergötlands län situanta ĉe la suda piedo de monto Omberg kaj ene de fruktodonaj kultivterenoj.

Okazis plurloke arkeologiaj elfosadoj: Alvastra jam de ŝtonepoko estas enloĝata kion atestas palafitoj. Dum la tempo de la vikingoj troviĝas tie granda halo (kiu pli malfrue fariĝis reĝa kortega filio). Mezepoke gravegis la cistercianoj kaj ilia konvento. Post ties neniigo pro Reformacio la tuto kadukis kaj restis nur ruinoj kiuj tamen taŭgas kiel ĉiujara julia okazigejo de la kronika dramo Alvastra krönikespel pri legenda reĝino Omma. La kriptero Sverkersgården kaj la preĝejo Sverkerskapellet markas ejojn kiuj poste ricevis la nomon de la sveda reĝo Sverker la Maljuna, kiu estis murdita en 1156 proksime de Alvastra.

Kiam en 1888 finiĝis la fervojlinio inter Ödeshög kaj Vadstena oni ankaŭ konstruis modernan hotelon. Post ties brulkonsumiĝo en 1912 ĝi renaskiĝis du jarojn pli alfrue.[1]. Lokitaj estas stacidomo oriente de la klosta ruino apud la nuna Regna ŝoseo 50.[2] Meze de la 20-a jarcento trafiko persona ĉesis. En 1910 la verkistino Ellen Key je Strand ĉe la suda deklivo de Omberg konstruigis domon por si; ĝi hodiaŭ estas eta muzeo.[3]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. hotela historio
  2. interesaj fervojaj punktoj en Svedlando
  3. hejmpaĝo muzea