Alveturaleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barilpordego kaj alveturaleo ĉe Huis te Manpad en Heemstede Nederlando

Alveturaleo estas aleo kiu ebligas aliron al (bien)domo aŭ alia konstruaĵo. Alveturaleoj ĝenerale estas parto de la parcelo de la objekto al kiu la aleo kondukas.

Longan alveturaleon oni povas konsideri statusa simbolo, ĉar ĝi indikas ke la teritorio de la posedanto estas ampleksa. Alveturaleo ofte estas fermebla per barilpordego. La alveturaleo en la pejzaĝarkitekturo ofte uzatas kiel vidakso. Je ambaŭ flankoj de la alveturaleo oni ofte plantas plurajn vicojn da arboj.

Simpla formo de alveturaleo estas alveturejo.