Amabieo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amabieo. Lignabloka presaĵo el la malfrua epoko de Edo. (ligilo)

Amabieo (アマビエ Amabie?) estas legenda japana marvirino aŭ marviro havanta tri krurojn, kiu laŭlegende elvenas el la maro kaj profetas aŭ abundan rikolton aŭ epidemion.

Ĝi ŝajne estas variaĵo de amabiko (アマビコ, 海彦, 尼彦, 天日子, 天彦, あま彦 ankaŭ amahiko?), krome nomata amahiko-nyūdo (尼彦入道?); kaj arie (アリエ?), kiu bildiĝas simisimila, birdsimila, aŭ sendorsa (kapopiedulsimila), kaj kutime 3-krura.