Amasmurdo en Hajbah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amasmurdo en Hajbah — amasmurdo de ĉeĉenoj, kiu estis farita la 27an de februaro de 1944 jaro de kunlaborantoj de la NKVD en la montara vilaĝo Hajbah de Galanĉoza distrikto de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

En 1944 jaro dum la Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj, la NKVD renkontis malfacilaĵojn dum forpelo de loĝantoj de montaraj vilaĝoj. Krom la veterkondiĉoj, la manko de fortoj kaj transporto malebligis ĝustatempe efektivigi la eldomigon. Laŭ la planoj de la gvidado de Sovetunio, neniu el la etnaj ĉeĉenoj rajtis resti en sia hejmlando, tial, en kelkaj setlejoj, la trupoj de NKVD detruis la civilan loĝantaron simple surloke, precipe bruligante vivantajn homojn.

En Hajbah oni kolektiĝis homoj el la vilaĝetoj de la Naŝĥoeva vilaĝa distrikto kaj aliaj setlejoj de la Galanĉoza distrikto, kiuj ne povis memstare malsupreniri de la montoj - plejparte malsanuloj, infanoj, maljunuloj kaj virinoj. La nombro da homoj kunpelitaj en Hajbah estis proksimume 600-700. La estro de la malproksimorienta regiona administracio de la NKVD Mihail Gvishiani donis la ordonon fermi la pordojn, fajrodetrui la vilaĝon, kaj pafi homojn kiuj provis eskapi de la fajro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]