Ambrus Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrus Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1893 (1893-11-20)
en Tușnad
Morto 11-an de januaro 1989 (1989-01-11) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo zoologo • histologo • lektoro
vdr
Skulptaĵo pri Ambrus Ábrahám de Sándor Tóth.

ÁBRAHÁM Ambrus estis hungara zoologo, nervhistologo, ano de la Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio (1953) naskita en Tusnád la 20-an de novembro 1893 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de januaro 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ambrus Ábrahám post mezlernejaj studoj en ĉefgimanzio de Csíkszereda pristudis en la Universitato de Budapeŝto biologion kaj geografion (1915-1918). Ekde 1917 li estis asistanto, ekde 1918 adjunkto. Li doktoriĝis en 1922, en 1926 li fariĝis privatprofesoro pri histologio de vertebruloj. Ekde 1934 li profesoris en Szeged. Li pristudis la nervhistologiajn kaj nervfiziologiajn problemojn. Li publikis preskaŭ duoncent gravajn librojn kaj studaĵojn ĉefe en germana, angla kaj franca lingvoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az állati szervezet őrei a környezetben (Bp., 1931);
  • Az állatok szerepe a gyógyászatban (Pápa, 1932);
  • Bevezetés az állatok szervezettanába (Szeged, 1950);
  • Bevezetés a zállatok szervezettanába (Szeged, 1951);
  • Összehasonlító állatszervezettan (I–II. köt., Bp., 1964);
  • Microscopic innervation of the heart and blood vessels in vertebrates induding man (Bp.–Oxford, 1969);
  • Anatómia, élettan (kun Bende Sándor kaj Megyeri János, Bp., 1973, 1979);
  • Iconography of sensory nerve endings (Bp., 1981).

Fonto[redakti | redakti fonton]