Amerika Kordilero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kordilero
Roka Montaro.
Roka Montaro.
montaro, eble geologie nerilatita
La plej alta punkto Aconcagua (6 959 m)
Longeco 15 500 km
Areo 3 370 794 km²
Najbaraj tutaĵoj Pacifika Oceano
Kontinento Nordameriko
Sudameriko
Antarkto
Situo  Usono
 Kanado
 Meksiko
 Kolombio
 Ekvadoro
 Peruo
 Bolivio
 Ĉilio
 Argentino
vdr

Kordilero, en Suda Ameriko nomata Andoj, estas terciara zona montaro sur okcidento de Norda kaj Suda Ameriko en longeco 15 500 km.

En Norda Ameriko ĝi elkuras el Alasko ĝis Terkolo de Tehuantepeko en suda Meksiko. Ĝi dividiĝas proksimume en du zonojn, fermantaj inter si ampleksajn montarajn areojn kaj ravinojn. La ĉeno de montaro dum pacifika marbordo kondukas parte sur Alasko kaj apudaj insuloj kaj sur kontinento (Ĉemara montaro, Montaro de sankta Eliaŝo kun Mount Logan, 6050 m). Al sudo ĝi transiras en Ĉemaran zonon, akompanata de Kaskada montaro (Mount Rainier, 4391 m) kaj Sierra Nevada (Mount Whitney, 4418 m), en Meksiko kiel Okcidenta Patrinmontaro. La orienta zono atingas la plej altajn altecojn sur Alasko (la plej alta monto de Norda Ameriko Mount McKinley, 6194 m), de tie ĝi daŭrigas kiel Rokmontaro (Mount Elbert, 4399 m) kaj plu en Meksiko kiel Orienta Patrinmontaro. El la montaraj plataĵoj, fermitaj per ambaŭ zonoj de Kordilero, la plej alta estas Kolumbia plataĵo, Granda baseno kun Granda sala lago kaj plataĵoj Kolorada kaj Meksika. En la suda Meksiko la motarzonoj de Kordilero estas rompitaj per zono de vulkanoj longaj pli ol 1000 km (Citlaltépetl, 5700 m; Popocatépetl, 5452 m). Plu al sudo Kordilero kondukas tra sia okcidenta branĉo tra mezamerikaj respublikoj kaj tra orienta branĉo tra Grandaj Antiloj kaj Malgrandaj Antiloj. Nur malofte ili superas 3000 metroj.

Sur la sudamerika kontinento Kordilero nomiĝas Andoj. Ĝi kreas norde tri zonojn: Kordileron Okcidentan, Centran kaj Orientan kun alteco 4000 ĝis 5000 metroj super maro. En Ekvadoro Chimborazo atingas 6267 metroj kaj Cotopaxi 5897 metroj. Tie ĝi jam havas nur du zonojn, fermantaj inter si en Peruo kaj Bolivio surmontaran ebenaĵon nomata puna. La Okcidenta Kordilero ĉi tie artingas de Huascarán 6768 metroj kaj la Orienta Kordilero de Ancohuma 6550 metroj. Sur limoj de Ĉilio kaj Argentino ambaŭ zonoj kuniĝas. Ĉi tie estas ankaŭ la plej alta monto de Ameriko - Aconcagua, (6959 m). Plu al sudo Kordilero malaltiĝas al 2000 ĝis 3000 metroj super maro (Patagonaj Andoj) kaj tra Fajrolando ĝi daŭrigas ĝis Antarkto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]