Amikaro Esperantista de Lyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Amikaro Esperantista de Lyon laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 estis la unua nomo de la historia Esperanto-grupo en la francia urbo Liono (Lyon), fondita en 1904. Ĝis almenaŭ la jaro 1934 sekretario de la grupo estis ties fondinto, la profesoro Georges Pouchot. Jam antaŭ la jaro 1904, en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de Emile Borel, kiuj impresis interalie la tiutempan urbestron Herriot, kiu iĝis valora idea subtenanto de Esperanto kaj de la loka grupo. La lokaj esperantistoj interalie okazigis la 7-an kongreson de SAT de la 12–a ĝis 16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.

Nuntempe troviĝas la esperantista kafejo KoToPo en Liono kaj plu ekzistas la loka klubo, nun nomata CERL (Centre espéranto de la région lyonnaise, respektive Centro Esperantista de la Regiono Liona). En la kafejo ankaŭ estas la sidejo de la regiona Rodanalpa Esperanto-Federacio, en kiu la urbaj esperantistoj engaĝite kunlaboras.