Amikoj kun profitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amikoj kun profitoj (angle friends with benefits) estas termino kiu ekde proksimume 2000-aj jaroj fariĝis vaste uzata nomo por amikoj (kutime viro kaj virino), kiuj krom amiki (kelkfoje) amoras, pro neniu alia kialo ol kontentigi siajn seksajn bezonojn. Tiaj personoj ankaŭ estas nomataj "fikamikoj" per iomete pli maldeca nomo. Amikoj kun profitoj estas formo de volatila seksa kontakto kiu estas tute aparta de rilato en la etoso de amafero aŭ amo. La esprimo estis popularigita per kelkaj usonaj amaskomunikilaj produktaĵoj, la plej fama el kiuj estis la filmo el 2011 "Friends with Benefits", reĝisorita fare de Will Gluck, ĉefroligante Justin Timberlake kaj Mila Kunis. Temas pri romantika komedio, en kiu finfine rezultas, ke sentoj kaj seksa rilato ne povas esti apartigitaj, tiel ke la du ĉefaj roluloj enamiĝas unu al la alia kun ĉiuj sekvoj, kiujn tio kunportas.