Saltu al enhavo

Amintas la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amintas la 4-a (Macedonio))
Amintas la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 2004 (2004-12-01)
Morto
Mortis pro mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Aleksandro la Granda vd
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Dinastio Argeada dinastio vd
Patro Perdikkas la 3-a de Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Fila de Elimeia Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Kinana Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eŭridiko la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amintas la 4-a (greke: Ἀμύντας Δ΄) estis titola reĝo de antikva Makedonio en 359 a.K. kaj membro de la Argeada dinastio.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Amintas estis filo de la reĝo Perdikkas la 3-a de Makedonio. Li naskiĝis ĉirkaŭ 365 a.K.[2]

Post la morto de sia patro en 359 a.K. li iĝis reĝo, sed li estis nur infano. Filipo la 2-a (Makedonio), nome frato de Perdikkas, iĝis lia tutoro kaj regento. Samjare Filipo deklaris sin mem reĝo de Macedonio, elpostenigante sian junan nevon.

Amintas ne estis konsiderata sufiĉe danĝera por minaci Filipon, kiu eĉ donis al li sian filinon Cinane kiel edzino. La sukcedo de la kuzo de Amintas nome Aleksandro en 336 a.K. ŝanĝis aferojn — Aleksandro tuj ekzekutis Amintas.

Eŭridiko la 2-a estis filino de Amintas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Inscriptiones Graecae
  2. Joseph Roisman, Ian Worthington (eld.), A Companion to Ancient Macedonia, Blackwell Publishing Ltd, 2010, p. 166.