Amselgrund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amselgrund kun Amselsee, Lokomotivo kaj Valgardisto
Amselfall

Amselgrund estas la nomo por la mallarĝa valo de la rojo Grünbach inter Rathen kaj Hohnstein. Tiu ĉi valo en Elba Grejsmontaro kreas sovaĝan kaj romantikan impreson. La migranto eniras ĝin apud Rathen tra bizara rokokaldrono. Turismaj allogaĵoj estas la lago Amselsee kaj la akvofalo Amselfall, kiu transfluetas super groto, kies nomo estas Amselloch. La valon Amselgrund dense kovras arboj dum kadras ĝin grandioza kuliso el rokoj. Okcidente altas la Anseraj Rokoj (Gansfelsen), sude la rokogrupo Kampoŝtonoj (Feldsteine) kun Turkokapo (Türkenkopf) kaj en la oriento leviĝas la Mielaj Rokoj (Honigsteine) kun la facile rekonebla figuro de Lokomotivo (Lokomotive). El la mezo de la valo okulfrape elstaras la roko Valgardisto (Talwächter).

En la supra parto la valo estas ravineca, en la malsupra (ekde la aliĝo de la ravino Schwedenlöcher) ĝi estas kestoforma. Supre de Amselfall la akvofluon baras grandaj, alfalintaj blokoj el grejso. Tiujn baraĵojn la rojo Grünbach preteriras flanke.