Ana María Polo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ana María POLO, (naskiĝis en Havano, Kubo la 11-an de aprilo 1959), estas kubusona advokatino kiu disfamiĝis inter la hispanlingvaj telespektantoj de Usono. Latinameriko kaj aliaj mondopartoj kien latinamerikanoj enmigras pro ŝia rolo kiel arbitracianto en la televidprogramo Caso Cerrado (Fermita kazo). Polo, kiu fuĝis el Kubo kun la familio, kreskis inter Miami kaj Puerto-Riko.

Ana María Polo ekaperis en la televido la 21-an de februaro 2001, en ŝia ĉiutaga spektaklo Sala de Parejas, elsendita de Telemundo, kie ŝi solvis diversajn kaj malsamajn kazojn inter paroj kiel arbitracianto. Ŝi estas konata pro kriado al la invititoj kiuj estas nerespektemaj al ŝi, alian personon de la tribunalo aŭ la leĝon. Polo ne agas kial juĝisto en la spektaklo, sed kiel arbitracianto kiu solvas la konfliktojn inter la plendantoj, kiuj volonte partoprenas la spektaklon. La plendantoj subskribas kontrakton antaŭ aperi en la programo, kiu devigas ilin plenumi la decidon kiun Polo determinas. Ĉi tiuj decidoj estas leĝe devigaj kaj plenumendaj.

La 14-an de aprilo 2005 la spektaklo estis renomita kiel Caso Cerrado kaj la formo estis ŝanĝita laŭ la kvanto da kazoj en ĉiu programo, kaj ankaŭ pro la apero de novaj sekcioj ene de la spektaklo, kie ŝi helpas per edukado al la spektantaro pri multaj temoj rilate al juro. Kune kun la nova, oni kreis kanton por la programo, kies teksto estis verkita de ŝi mem.

En la jaro 2010, ŝi daŭre laboras en la programo "Caso Cerrado" kaj samtempe ŝi okupiĝas pri alia nova nomata "Persiguiendo Injusticias" (Persekutante maljustaĵojn) ankaŭ por la televidĉeno Telemundo.

Eksteraj ligiloj