Anahita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo pri Anahita (Art-Muzeo Cleveland)

Aredvi Sura Anahita en la avesta lingvo, estas la nomo de la kosmologia hindo-irana figuro, kultata kiel la dieco de la akvoj, liganta ĝin al la akvoj, fekundeco, virgeco, sano kaj saĝo. Ankaŭ ŝi estas konsiderata kiel diino de la milito.

Personigo de la planedo Venuso en la zoroastrismo, ŝia nomo signifas «senmakula». Ankaŭ ŝi estis ligita al la seksa disamorado kaj la sankta prostituado. Anahita aŭ Anaitis en la greka kaj Aredvi Sura Anahita (“Humida, Forta, Nemakulebla") en la Avesto, ŝi nomo samas al tiu de mita rivero; tio ŝajnas ke kun la tempo kuniĝis du malsamaj diecoj en unu solan.

Anahita estis diino adorita de la lidioj, armenoj kaj persoj, kiu verŝajne korespondis al Artemiso por la unuaj, kaj inter la aliaj al Afrodito (ŝi estis la Afrodito de antikvaj armenoj kaj persoj). En ŝia templo estis celebritaj la plej gravaj asembleoj kaj la plej belaj junulinoj estis konsakritaj al ŝi. Dum ŝia festo, viroj kaj virnoj renkontiĝis kaj drinkadis ĝis ebriiĝo. Laŭ ŝia teogonio, anahita loĝas en la regiono de la astroj kaj Ahura Mazda taskigis ŝin prizorgi la kreadon. La supera dio mem preskribis, inter aliaj preceptoj, al Zoroastro la adoradon de Anahita. Ŝi disdonas sanon kaj vojaĝas per ĉaro tirita de kvar blankaj ĉevaloj, aludaĵo de la vento, la pluvo, la nubo kaj la prujno.

Eble, el mezopotamia origino, ŝia kultado estis grava dum la Persa Imperio, speciale kun Artakserkso la 2-a, du kies epoko pluraj temploj kaj statuoj honore al ŝi estis starigitaj. Kultado al ŝi sub aliaj similaj nomoj (ekzemple Anahit por la armenoj) daŭre ekzistis en Malgranda Azio.