Anazarbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anazarbe, (Ain ZarbaAnavarza) estis antikva kilikia urbo, situanta en Anatolio en nuna Turkio, en la Alejan-ebenaĵo proksimume je 10 mejloj okcidente de la ĉeffluo de la rivero Ceyhan kaj proksime de ĝia enflurivero Sempas Su.

Sub la frua Romia Imperio la loko estis konata kiel Caesarea, kaj estis la metropolo de Cilicia Secunda. Rekonstruita de la imperiestro Justino la 1-a post tertremo, ĝi iĝis Justinopolis (525); sed la malnova indiĝena nomo daŭris, kaj kiam Toros la 1-a, reĝo de Malgranda Armenio, igis ĝin lia ĉefurbo frue en la 12-a jarcento, ĝi estis konata kiel Anazarva.

Ĝia granda natura forto kaj situacio, ne for de la urbo Sis, kaj proksime de la granda vojo kiu kondukis al la Kilikia pordo, igis Anazarbe ludi konsiderindan rolon en la luktoj inter laBizanca Imperio kaj la fruaj islamaj invadantoj. Ĝi estis rekonstruita de Harun ar-Raŝid en 796, kaj poste detruita de la krucistoj.