And the Children Shall Lead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
And the Children Shall Lead
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo And the Children Shall Lead
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 okt. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marvin Chomsky • Gene Roddenberry
Scenaro Edward J. Lakso
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Triacus
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"And the Children Shall Lead" [Kaj la infanoj kondukos] estas la kvara epizodo de la tria sezono de Star Trek, kaj estis elsendita unue la 11-an de oktobro 1968. Ĝi estas epizodo numero 59 de la origina serio skribita fare de Edward J. Lakso kaj reĝisorita fare de Marvin Chomsky.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Interkaptante alvokon por helpo, la USS Enterprise (NCC-1701) alvenas al la planedo Triacus. James T. Kirk, Leonard McCoy kaj Spock iras por enketi kaj atestas la morton de Profesoro Starnes, la estro de scienca ekspedicio. La aliaj membroj de la ekspedicio, aparte de siaj kvin infanoj, ŝajnas esti mortintaj per siaj propraj manoj.

La teamo alportas la infanojn reen al la stelŝipo, kie McCoy determinas, ke ili suferas de malkompleta amnezio, nekonscia pri kio okazis al siaj gepatroj kaj ili ne kapablas malgxoji. Tamen, kiam li lasis senatentiĝi en unu el la ĉambroj de la ŝipo, la infanoj kantas formulon kaj alvokas brilan homan aperon nomata Gorgan (Melvin Belli), kiu konsilas ilin ekregi la kosmoŝipon. Ĉe la direkto de Gorgan, la plej aĝa infano, Tommy (Craig Huxley), uzas mensajn povojn por trompi la pilotojn por direkti la kosmoŝipon al planedo Marcus XII dum prezentas iluziojn, kiuj faras ilin pensi, ke ili ankoraŭ estas orbitantaj super Triacus.

Post revizio de ekspedicia filmo fare de Profesoro Starnes, Spock, McCoy, kaj Kirk revenas al la komandejo kaj trovas ke la infanoj kaj Gorgan plene regas la kosmonaŭtojn. Spock observas, ke la infanoj estas regataj de Gorgan, kiuj devas esti la malbona enkarniĝo de malnova grupo de spacaj estoj liberigitaj de la arkeologia enketo de Starnes.

Kredante ke ili povas rompi la regadon, kiun Gorgan havas sur la infanojn, Spock reproduktas bildojn montrante la infanojn feliĉaj kun siaj gepatroj, kiuj tiam estas mortigitaj. Kiam la infanoj komprenas, kio okazis, ili rompas emocie kaj la aspekto de Gorgan komencas difekti. Kiam la povoj de la infanoj foriras, la ŝipanaro reakiras regadon de kosmoŝipon kaj Kirk ordonas kurson por Starbase 4 dum ili zorgas konsoli la infanojn.