Marvin Chomsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marvin Chomsky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1929 (1929-05-23)
en Nov-Jorko
Morto 28-an de marto 2022 (2022-03-28) (92-jaraĝa)
en Santa Monica
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sirakuza UniversitatoUniversitato Stanford • Stuyvesant High School
Parencoj Noam Chomsky
Okupo
Okupo filmreĝisoro • televida reĝisoro • filmproduktoro • reĝisoro
vdr

Marvin J. CHOMSKY (23-an de majo 1929 - 28-an de marto 2022) estis jud-usona reĝisoro de televido kaj kino. Li ankaŭ laboris kiel produktoro de televido. Li estas kuzo de fama lingvisto Noam Chomsky.

Li diplomiĝis ĉe Syracuse University en 1950. Chomsky komencis sian karieron kiel helpisto en televidaj studioj. Dum la 1960-aj jaroj li reĝisoris epizodojn de la televidserioj The Wild Wild West, Star Trek kaj Gunsmoke.

En 1970-a kaj 1980-a jardekoj li reĝisoris la kinofilmojn Evel Knievel (1971), Murph the Surf (1975), Mackintosh and T.J. (1976), Good Luck, Miss Wyckoff (1979) kaj Tank (1984) kaj ankaŭ televidfilmoj: Brinks: The Great Robbery (1976), Victory at Entebbe (1976), Attica (1980) kaj Billionaire Boys Club (1987).

En tiu tempo, Chomsky ankaŭ reĝisoris krom famegan miniseries[1] Roots (1977), ankaŭ Brotherhood of the Rose (1989), kaj laboris ĉe aliaj miniseries kiel Holocaust (1978), Inside the Third Reich (1982) kaj Peter the Great (1986). Li resgisoris aktorinon Vanessa Redgrave en televidfilmo My Body, My Child.

En la fino de 20-a jarcento li reĝisoris televidfilmon Catherine the Great (1995).

Li ricevis tri foje premion Emmy Awards.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anglalingvaĵo por malgrandaj televidserioj kun unu rakonto