Anda grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anda grupo
organizaĵointernacia organizaĵo
Sidejo Limo
vdr

La Anda grupo (hispane Grupo Andino) estas sud-amerika organizo, kiu estis fondita por instigo de la industria, agrikultura, sociala kaj komerca kunlaboro de la membrolandoj.

La ŝtatgrupo estiĝis en 1969 laŭ interkonsento de Cartagena. La fondintaj landoj estis Bolivio, Ĉilio,Ekvadoro, Kolombio kaj Peruo. Venezuelo aliĝis en 1973, sed Ĉilio eksiĝis en 1977, Peruo en 1992.

Ĝi havas diversajn sekciojn por la apartaj kunlaboroj en diversaj terenoj. Oni modifis kelkajn originajn celojn (ekz.: estigo de dogana unuiĝo, ambiciaj industriaj evoluigaj programoj) en 1987, per ratifiko de la Protokolo de quito.

La grupo kreis liberkomercan zonon en 1992, nomatan Anda komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]