Andapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andapa
komunumo de Madagaskaro
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 14° 39′ S, 49° 39′ O (mapo)-14.6549.65Koordinatoj: 14° 39′ S, 49° 39′ O (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Andapa (Madagaskaro)
Andapa (Madagaskaro)
DEC
Andapa
Andapa
Situo de Andapa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andapa [+]
vdr

Andapa (malagase: firaisana) estas urbo kaj municipo en la nordoriento de Madagaskaro. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma andapa distrikto. La distrikto estas parto de la Sava regiono (Sambava-Vohémar-Andapa) en la provinco Antsiranana. Andapa estas ĉirkaŭita de montetoj kaj montoj, la tieaj domoj el lignaĵoj kaj brikoj formas interplektiĝantajn loĝejojn meze de la rizkampoj kaj provizas apartan ĉarmon al la urbo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo Andapa signifas «en la palaco» kiu estas unu el la rizgrenejoj de Malagasio

Historio[redakti | redakti fonton]

Andapa originas el vulkano, kiu transformiĝis en lagon kaj poste en marĉoj dum la alveno de la unuaj loĝantoj tie en la 19a jarcento.

La unuaj spuroj de la francaj koloniigantoj aperis nur en 1910-1920. La plimulto de ili, el Reunio, establiĝis tie por starigi firmaojn pri agrikulturo, ĉefe pri kultivado de kafo, vanilo kaj aliaj eksportindaĵo. Por tiuj celoj tuta parto de la arbaroj estis kulturebligitaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La urbo havis 27 618 loĝantojn en 2001. Ĉirkaŭ 88% de ĝiaj loĝantoj estas farmistoj kaj la ĉefaj varoj krom rizo, estas faboj, tomatoj kaj vanilo[1].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La mikroklimato, malpli pluvema kaj pli freŝa je la marbordo, la eksterordinara fekundeco de riĉe ŝlima baseno alportas vivkomforton.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

De pluraj jardekoj, la arbara areo etiĝas kaŭze de la demografia premo kaj de la peza heredaĵo de la kultivado sur bruligita grundo, profunde ankrita tradicio, kiu estas malfacile forigebla. Tamen, la protektitaj areoj kiel la nacia parko de Marojejy (je 40 km de Andapa), la speciala naturrezervejo de la suda Anjanaharibe kie vivas la propithecus diadema candidus, unu el la plej minacataj specioj en la mondo, la koridoro de Betaolana kaj ankaŭ la futura granda projekto de Makira iom pli sude devas ebligi la konservadon de eksterordinara spuro ekologia. La regiono ja havas biodiversecon kun rara komplekseco kaj diverseco[2].

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

La parko de Marojejy estis antaŭe rezervita nur al sciencaj esploristoj sed de 1998, ĝi alireblas al turistoj. Klasifikita kiel monda heredaĵo de UNESKO, la parko de Marojejy estas unika loko en la mondo: tropikaj arbaroj , plantaĵoj kaj bestoj nenie videblaj aliloke en la mondo. Situata en la nordoriento de Malagasio, inter la urboj de Andapa kaj Sambava, la nacia parko de Marojejy etendiĝas sur 55.885 ha kaj protektas la tuton de la montaro de Marojejy[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) ”ILO census data”. Cornell University. 2002.
  2. 2,0 2,1 (eo) Panoramo de la granda insulo, n-ro 3, 2024, p. 17, eldonita en Malagasio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]