Andiŝe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andiŝe ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Teherano
Demografio
Loĝantaro 116 062  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 42′ N, 51° 1′ O (mapo)35.70694444444451.024722222222Koordinatoj: 35° 42′ N, 51° 1′ O (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Horzono UTC+03:30
Andiŝe · (Irano)
Andiŝe · (Irano)
DEC
Andiŝe ·
Andiŝe ·
Situo de Andiŝe ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andisheh [+]
vdr

Andiŝe, persalingve انديشه estas urbego en la Provinco Teherano, en norda Irano. La loknomo devenis de la vorto "Andiŝ" (= "penso, reflekto, meditado").

La granda merkato en Andiŝe

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Placo kun la granda merkato en Andiŝe

Andiŝe situas sur altebenaĵo en ĝenerale ebena areo, tamen nordoriente en monteta areo. Ĝi troviĝas de Teherano 30 km kaj situas nordokcidente de Ŝahrijar (3 km) kaj sudoriente de Karaĝo (7 km). La areo ĉirkaŭ la urbego konsistas ĉefe el herbejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Andiŝe estis konstruita ekde 1992, pli frue zorgeme planita laŭ la tradiciaj iranaj principoj. Ĝi havas triangulan formon. La sudaj kaj okcidentaj flankoj etendiĝas 5 km, la nordorienta 4 km. En mezo de la 2000-aj jaroj estis ĉirkaŭ 50.000 da urbanoj. La finkapacito estos 150,000 loĝantoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Andiŝe la plenjara meza temperaturo estas 17 °C. La plej varma monato estas julio, kiam la meza temperaturo estas 32 °C kaj la plej malvarma estas januaro kun 2 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 348 mm. La plej seka monato estas marto (52 mm), la plej seka monato estas aŭgusto (3 mm).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Andiŝe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Alia kompanio faras kontaktojn kun Teherano kaj Karaĝo. Sude de la urbego kuras la aŭtovojo inter Malard-Ŝahrijar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • granda merkato
  • naĝejo estis konstruita en 2015 kun 2 separitaj kompleksoj por viroj kaj virinoj; ambaŭ enhavas naĝejojn kun profundo 4 m.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans