Andor Bánhidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

BÁNHIDI Andor (ba:nhidi) estis hungara pentristo, grafikisto naskita en Satmaro la 24-an de aŭgusto 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de septembro 1964.

Distingoj, premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1952: Munkácsy-premio

Kariero[redakti | redakti fonton]

Andor Bánhidi studis en Magyar Képzőművészeti Főiskola (Hungara Belarta Altlernejo) de Budapeŝto en jaroj 1929-35. Inter 1938-43 li estis grafikisto de la kuracilfabriko Wander, samtempe li distingiĝis per siaj turismaj afiŝoj. Post reveno el militkaptiteco en 1948 li laboris en la dekoracisekcio de MDP, inter 1952-57 li estis pentristo en Honvéd Stúdió. De 1958 ĝis sia morto li estis katedrestro de grafika katedro de la Magyar Képzőművészeti Főiskola (Hungara Belarta Altlernejo). Li fidele sekvis la devigojn de la socialisma realismo.

Selektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1952-54 • 3. és 4. Országos Képzőművészeti kiállítás, Műcsarnok, Budapest
  • 1961 • IV. Magyar Plakátkiállítás, Műcsarnok, Budapest
  • 1960 • Magyar Plakát-Történeti kiállítás 1885-1960, Műcsarnok, Budapest
  • 1986 • 100 + 1 éves a magyar plakát, Műcsarnok, Budapest
  • 1995 • Plakát Parnasszus I., Szt. Korona Galéria, Székesfehérvár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Artportal.hu
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.