Andor Mándi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Andor Mándi, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mándi Andor estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia familia nomovarianto estis Mándy [mAndi].

Andor Mándi [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Mándi akiris diplomon en Charlottenburg en 1914. Li batalis dum la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito. Inter 1920 kaj 1959 li laboris en signifaj fabrikoj en sia naskiĝurbo, en la lasta periodo li havis altan postenon. Dum erao de nazioj li kaŝiĝis. En 1950 li ankaŭ ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1958. Inter 1959-1966 li laboris en fabriko, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri elektraj motoroj kaj elektraj lokomotivoj, li havis eĉ patentojn. Li ricevis premion Kossuth en 1957, krome ankaŭ memormedalon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Aszimmetriák és felharmonikusok a villamos gépekben (1927)
  • Nagy villamosgépek - studenta lernolibro dufoje eldonita
  • Hőálló szigetelőanyagok adta lehetőségek a villamos gépgyártásban (1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]