Andor Sárosy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Sárosy
Persona informo
Naskonomo Staufer András Ágoston
Naskiĝo la  16-an de decembro 1885(nun 1885-12-16)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 30-an de novembro 1967
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr

Andor Sárosy [ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosy Andor estis hungara aktoro, operkantisto (baritono). Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Staufer András Ágoston, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Sárossy.

Andor Sárosy [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Sárosy lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en sia naskiĝurbo, en 1905 li debutis kiel aktoro en Pozsony en trupo de Péter Andorffy. Baldaŭ li havis kantistajn rolojn en Budapeŝto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis militkaptito, ankaŭ tie li partoprenis en amatoraj spektajkoj. Hejmenveninta li kantis operojn en Teatro Városi kaj Reĝa Operejo de Budapeŝto. Intertempe li havis ankaŭ kabaredajn kaj filmajn rolojn. Depost la 2-a mondmilito li estis ignorita, li vivis en mizereco.

Li edziĝis dufoje, laste en 1922.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinfilmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Csak nővel ne! (1924)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) - amiko de Schneider
  • Éjféli keringő (1944) - drinkejisto
  • Szerelemcsütörtök (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]