András Jeles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Jeles
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1945 (1945-03-27) (79-jaraĝa)
en Jászberény
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Edz(in)o Ildikó Bánsági vd
Infanoj László Nemes Jeles vd
Profesio
Okupo filmreĝisorodramaturgokinistoaktoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

András JELES [andrAŝ jeleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeles András estas hungara reĝisoro, scenaristo kaj dramisto. Lia origina familia nomo estis Hirsch [hirŝ]. Lia filo estas László Nemes Jeles.

András Jeles (maldekstre la dua

András Jeles [1] naskiĝis la 27-an de marto 1945 en Jászberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Jeles akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971, poste plian diplomon en Altlernejo de Teatro kaj Filmo en Budapeŝto en 1974. Li eklaboris en produktejo pri filmoj. Lia debuta reĝisoraĵo okazis en 1979. En 1985 li fondis trupon, kiu ricevis sukcesojn. Li ricevis premion Kossuth en 2008, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 20 filmoj ĝis 2008, ekzemple Alagút (Tunelo), 1980; Angyali üdvözlet (Anĝela saluto), 1984; Álombrigád (Sonĝobrigado), 1985; A mosoly birodalma (Regno de la rideto), 1987; A repülés története (Historio de la flugado), 2008
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple András Jeles: Szerbusz, Tolsztoj (Saluton, Tolstoj), 1993; Valahol Oroszországban (En Rusio ie), 1991; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo), 1991

Fontoj[redakti | redakti fonton]