András Schiff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schiff en 2012.

András SCHIFF [andrAŝ ŝif], hungare Schiff András, Esperante Andreo Schiff estas elstara hungara-brita pianisto.

András Schiff naskiĝis la 21-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Vivo

András Schiff devenis el juda familio. Li frekventis muzikakademion inter 1968-1974, kie li lernis de Pál Kadosa, poste li plulernis en Londono de George Malcolm. En 1974 li ricevis premion en Moskvo, en la sekva jaro li atingis la unuan lokon en konkurso en Leeds. Inter 1975-1983 li instruis en la Muzikakademio Franz Liszt, dume li koncertadis. Li ofte prezentas muzikaĵojn de Bach, Wolfgang Amadeus Mozart, Franz Schubert, Béla Bartók, Leoš Janáček. En 1979 li forlasis Hungarion, plej ofte li vivas en Londono. En 2001 li ricevis britan ŝtatanecon. Lia edzino estas violonisto. Li ricevis premion Kossuth en 1996. En 2011 li akre kritikis la hungaran kabineton.

Fontoj