Pál Kadosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kadosa
Persona informo
Naskonomo Veisz Pál
Naskiĝo 6-an de septembro 1903 (1903-09-06)
en Levice
Morto 30-an de marto 1983 (1983-03-30) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Pál Kadosa
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto • muzikologo • universitata instruisto • filmkomponisto
vdr

Pál Kadosa [kadoŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kadosa Pál estis hungara komponisto, altlerneja instruisto kaj pianisto.

Pál Kadosa naskiĝis, kiel Veisz Pál en Léva (tiam en Hungara reĝlando, nun Levice (Slovakio)), en la 6-an de septembro 1903. Li mortis en Budapeŝto en la 30-an de marto 1983.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1918 la familio ne akceptis la novan ŝtaton Ĉeĥoslovakion, tial ili vojaĝis al Budapeŝto. Pál Kadosa tie studis en Tutlanda Hungara Muzika Altlernejo. Li debutis, kiel pianisto en 1923, baldaŭe, kiel komponisto en 1933. Ekde 1927 li instruis pianoarton en muziklernejo, ekde 1945 en la Muzikarta Altlernejo. En 1928 li fondis grupon pri "Modernaj Hungaraj Muzikistoj" kaj poste koncertis en Amsterdamo, Venezio kaj Novjorko. Li tre ŝatis muzikaĵojn de Béla Bartók. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1975 (kaj ankaŭ aliajn premiojn).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]